Diskuto:Transhomismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Transhumanismo)

Kial ne "transhomismo" ? Pli bone estas krei Esperantan vorton ol Esperantigi fremdan vorton, ĉu ne ? (IP-uzanto 78.143.222.103)

Mi samopinias! Fakte ne temas nur pri la eŭropeca vorto "transhumanismo" sed pri tuta "familio" da interrilataj vortoj, kiuj estus pli bone esperantigitaj per la radiko "hom": transhomo, transhoma, posthomo, posthoma, ktp. (iuj el ili ankaŭ havas vikipediajn artikolojn en aliaj lingvoj).
Mi emus ŝanĝi la titolon, kaj eble aldoni ion kiel "ankaŭ nomata transhumanismo".
Eiriarte 17:47, 11 Jul. 2011 (UTC)
Mi samopinias. La radiko HUMAN/ ne estas fremda al Esperanto; male, ĝi estas oficiala radiko kiu signifas “kompatemon, bonfaremon, helpemon” laŭ NPIV (anglalingve humane, ne human). Tial trans/human/ism/o estus ia ideologio kiu lokiĝas trans kompatemon — kio ne estas la temo de ĉi tiu artikolo. Osteologia (diskuto) 19:18, 19 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Kaj fakte, Esperanta literaturo jam uzas la terminon trans/hom/ism/o: vd la citaĵojn al Javier Alcalde en la artikolo mem. Osteologia (diskuto) 19:31, 19 maj. 2019 (UTC)[Respondi]