Diskuto:Multfakulo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Tutfakulo)

"Tutfakulo" estas erara esprimo. La greka πολυ- ja signifas "mult-", ekzemple, poligloto = multlingvulo (ne "tutlingvulo"!). Mi do rekomendas, ke oni ŝanĝu la vorton "tutfakulo" al "multfakulo" (vorto cetere uzata en aliaj vikipediaj artikoloj).

Nomo, traduko.[redakti fonton]

Ŝajnas al mi ke multfakulo estas tre magra, povra, absurda traduko! Universala homo? Ĉiosciemulo? Tio estas la kutima senco. Petro Hata (diskuto) 15:44, 1 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

K. Bein uzis: universala genio. Petro Hata (diskuto) 15:52, 1 dec. 2018 (UTC)[Respondi]