Diskuto:Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi artikolo enhavas gramatikajn erarojn. Mi ne tuj trovis vikipedian rimedon por marki tion ĉi. Indas aldoni la artikolon en la liston "korektenda". --Zmila21 (diskuto) 15:14, 17 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton Zmila21 kaj dankon! Ĉu vi povus montri ekzemplojn de malĝustaj lingvaĵoj en la artikolo, por ke mi aŭ alia uzanto povu ĝin pli facile korekti? Mi ĵus supraĵe tralegis la artikolon kaj korektis kelkajn eraretojn. Kvankam ĝia stilo ne estas modela, mi ne renkontis aliajn erarojn okulfrapajn. Aŭdrea (diskuto) 15:29, 17 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton Aŭdrea. Mi ne havas tempon por serĉi ĉiujn erarojn (aliokaze mi mem tuj korektus ilin). Kaj la artikolo ne estas interesa por mi. Mi trovis iun strangan frazon en commonvoice.mozilla.org kaj ekvolis ekscii, de kie ĝi estas - kaj venis al tiu ĉi paĝo. Mi supraĵe trafoliumis ĝin kaj vidis stilajn malglataĵojn, mis-akuzativojn, iujn nekompreneblajn vortojn aŭ vortumojn. Ĝuste tiun ĉi temon mi ne ŝatas prilabori, do mi intencis nur atentigi aliajn vikipedistojn pri la artikolo. Se vi korektis erarojn - tre bone! Mi dankas al vi. --Zmila21 (diskuto) 06:08, 18 mar. 2021 (UTC)[Respondi]