Zuriko (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Zuriko)
Distrikto Zuriko
Blazono de la distrikto de Zuriko
Distrikta domo Zuriko (foto: Dietrich Michael Weidmann)
Mapo de la distrikto Zuriko
district of the canton of Zürich
Kantono Zuriko
Ĉefloko Zuriko
Koordinatoj  47° 23′ N 8° 32′ O / 47.383 °N, 8.533 °O / 47.383; 8.533 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ N 8° 32′ O / 47.383 °N, 8.533 °O / 47.383; 8.533 (mapo)
Nombro de loĝantoj 354308(2007-12-31)
Areo 87,78 km²
Loĝantardenseco 4036,32 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0112
vdr


Pri la distrikto[redakti | redakti fonton]

La Distrikto Zuriko konsistas ek de la 1-a de julio 1989 nur ankoraŭ el la urbo Zuriko. Ĝia loĝantaro de egalas al la loĝantaro de la urbo, nome 371'767 je la 31-a de decembro 2006.

Ĉar krom Zuriko ne troviĝas aliaj komunumoj en la distrikto, la funkcio de la distriktaj aŭtoritatoj de la Distrikto Zuriko konsistas praktike nur en la kontrolado de la urbestraro de Zuriko kaj ĝiaj subaŭtoritatoj. Pli grava estas la rolo de la distrikto en la jurisprudenco. La unu-instanca tribunalo estas organizita je nivelo de distrikto, kaj la distrikto ankaŭ mastrumas malliberejon. La distriktaj aŭtoritatoj estas koncentritaj en la distriktkonstruaĵo en la urba subdistrikto 4, ĉe Kanzleistrasse. Tie ankaŭ troviĝas la distrikta malliberejo, kiu en la jaro 1980 dum la tempo de la junulara ribelado en Zuriko estis ŝatata manifestacicelo de la Zurika Junulara Movado.

La Distrikta Tribunalo Zuriko en 2006 translokiĝis al nova konstruaĵo en Wengistrasse. Ĝi certe estas la administre plej signifa kaj ampleksa aŭtoritato de la distrikto.

Limoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto Zuriko limas nord-okcidente al la distrikto Dietikon, norde al la distrikto Dielsdorf, oriente al la distrikto Uster, sude al la distrikto Meilen kaj Horgen kaj okcidente al la distrikto Affoltern.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ek de ĝia kreiĝo en la jaro 1814 ĝis 1989 la distrikto Zuriko enhavis ankaŭ la komunumojn de la Distrikto Dietikon kaj la komunumon Zollikon. En marto 1985 estis voĉdonita pri nova leĝo por dividi la zurikan distrikton, por eviti la superregadon de la urbo Zuriko super la kamparaj komunumoj en la Limatvalo. La leĝo sukcesis en la baloto. Dum la komunumo Zollikon la 1-a de januaro 1986 senprobleme transiris al la Distrikto Meilen, post la baloto formiĝis kontraŭstaro en la Limatvalo, kaj popola iniciativo postulante la nuligon de la nova distrikto estis lanĉita. Devis okazi dua voĉdono en marto 1988. La iniciativo malsukcesis klare. Nur 34,8% de la voĉdonantoj subtenis ĝin. Je la 1-a de julio 1989 la nova Distrikto Dietikon do estis definitive kreita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]