Dominic Howard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dominic Howard

Dominic James Howard, (Stockport, 7 decembro 1977) estas la drumisto en la brita bando Muse. Dominic ne naskiĝis malproksime de la urbo de Manchester. Kiam li estis 8-9 jaroj, li translokiĝis al Teignmouth, malgranda urbeto en la regiono de Devon. Dominic estas inspirita drumisto kiel Stewart Copeland, Dave Grohl kaj Buddy Rich. Unua Muse komencis nomite "Gothic Plague", poste "Rocket Baby Dolls" (Dominic: "Ĉiuj tiuj bandoj havis nomojn de metalecaj bandoj, sed ĉiuj ludis popon senvaloran!"), kaj poste fine Muse.

La familio de Dominic estis batita de tragedio en 2004. Lia patro, Bill, estante sia plej granda apogilo, iris vidi lian koncerton, en Glastonbury (2004). Post la koncerto, la patro de la drumisto mortis pro koratako. Ĉi tio kaŭzis ke la bando nuligis plurajn spektaklojn. Tra la subteno de familio kaj amikoj, Dominic rekuperiĝis kaj Muse sukcesis daŭrigi la ludvojaĝon.