Downing Street

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Downing Street estas strato en la centro de Londono, situanta en Westminster proksime al la Palaco de Westminster kaj Palaco Buckingham. Ĝi estas fama, ĉar tradicie la Brita ĉef-ministro ĉiam vivas en la domo numero 10 de Downing Street, dum la ministro pri financoj ĉiam vivas en la domo numero 11. Ĉi-tiu tradicio dauras de pli ol 200 jaroj.

Nuntempe oni ne povas eniri la straton libere, sed oni devas esti kontrolita de la polico antaŭe.

Dum sia periodo kiel ĉef-ministro Tony Blair fakte vivis en numero 11, interŝanĝante kun la ministro pri financaj aferoj Gordon Brown, ĉar la domo numero 10 ne estis sufiĉe granda por lia tuta familio, kaj Brown ne havis familion.

Downing Street