Dumfries kaj Galloway

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de Dumfries kaj Galloway en suda Skotlando

Dumfries kaj Galloway (en skota Dumfries an Gallowa}; {en skotgaela Dùn Phrìs is an Gall-Ghaidhealaibh}, {prononce t̪unˈfɾʲiʃ akəs̪ əŋ kaulˠ̪ɣəlˠ̪əv) estas unu el la 32 unuecaj municipareoj de Skotlando.

Historio

Ĝi estis unu el la naŭ administraj 'regionoj' de ĉeftera Skotlando kreataj en 1975 fare de la Local Government ktp. (Scotland) Act 1973. Ĝi rezultis el unuigo de la historia regiono de Galloway - konsista el la graflandoj de Wigtownshire kaj Kirkcudbrightshire - kaj la Graflando Dumfries (Dumfries-shire), de tiam "Dumfries kaj Galloway". La regionoj estis nuligitaj de la Local Government etc. (Scotland) Act 1994 kaj Dumfries kaj Galloway iĝis unu el la novaj municipareoj en 1996.

Tiu regiono estas bone konata pro siaj multnombraj artistoj kaj verkistoj.

Limoj

Norde la komunumaj bordoj estas South Ayrshire, East Ayrshire kaj South Lanarkshire; oriente la Borders; kaj sude la graflando Cumbria en Anglio. Ĝi kuŝas norde de Solway Firth kaj oriente de la Irlanda Maro.

Bildaro