Eŭgeno de Savojo
Eŭgeno de Savojo, naskita la 18-an de oktobro 1663 en Parizo, mortinta la 21-an de aprilo 1736 en Vieno, estis unu el la plej famaj militestroj de habsburga Aŭstrio. Li estis el la dinastio Savojo kaj uzis jenajn diverslingvajn formojn de sia nomo:
- Eugen Franz Prinz von Savoyen-Carignan (germane)
- François-Eugène de Savoie-Carignan (france)
- Eugenio di Savoia (itale)
En sia subskribo li uzis la mikslingvan formon "Eugenio von Savoy".
Gravaj bataloj
- 1683: Batalo de Vieno kontraŭ la turkoj
- 1688: Sieĝo de Belgrado
- 1689: Batalo ĉe Rejno kontraŭ Francio
- 1697: Batalo ĉe Senta kontraŭ la turkoj
- 1701: Batalo ĉe Carpi kaj Chiari
- 1716: Batalo de Petrovaradin kontraŭ la turkoj
- 1717: Sieĝo de Belgrado
Inter 1707 kaj 1715 li estis guberniestro de Milano.