E-Prime

El Vikipedio, la libera enciklopedio

E-prime estas modifo de angla lingvo proponita de David Bourland. Li simple proponas forigi la verbon to be (esti) el ĉiutaga angla por klarigi la signifon de anglalingvaj frazoj kaj pligrandigi la kritikan penson de anglaparolantoj. Tio postulas interalie eviton de la pasiva voĉo, kaj evito de rekta predikatado, ĉu substantiva ĉu adjektiva. Ekz. anstataŭ "Lions are animals" ("Leono estas besto"), oni povus diri "People classify lions as animals" (Oni klasifikas la leonon kiel beston").

En 2002 Glebo Malica de grupo Piĉismo registris kompaktdiskon kun teksto en E-prime.

Specimeno

  • E-prime: E-Prime, the omission of the verb "to be" from English usage, alleges not only to clarify meaning in written and spoken English, but also actually to enhance critical thinking!
    • Traduko: E-Prime, forlaso de la verbo "to be" el anglalingva uzado, asertas ne nur klarigi signifon en skriba kaj parola angla, sed ankaŭ efektive plifortigi la kritikan pensadon!
  • Norma angla:E-Prime is the omission of the verb "to be" from English usage, and is alleged not only to clarify meaning in written and spoken English, but also actually to enhance critical thinking!
    • Traduko: E-Prime estas la ellaso de la verbo "to be" el anglalingva uzado, kaj pri ĝi oni asertas ke ĝi ne nur klarigas la signifon en skribata kaj parolata angla lingvo, sed ankaŭ efektive plifortigas la kritikan pensadon!

Eksteraj ligiloj

http://www.ctlow.ca/E-Prime/E-Prime.html