Efiko de falsa konsento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La efiko (aŭ fenomeno) de falsa konsento estas inklino de homoj projekti sian pensmanieron al aliaj homoj.[1] Aŭ dirite alimaniere, ili supozas, ke ĉiuj pensas same kiel ili mem. Tia supozita korelacio gvidas al percepto de interkonsento, kiu ne ekzistas. Tia logika trompo rilatas al grupo aŭ individuo, kiu supozas ke siaj propraj opinioj, kredoj kaj emoj estas pli disvastiĝintaj en la ĝenerala publiko ol ili vere estas.

Tia tendenco ekzistas kutime en grupo, kie oni opinas, ke la kolektiva opinio de la propra grupo korespondas al tiu de pli vasta popolo. Ĉar la anoj de grupo atingis interkonsenton kaj malofte renkontas iujn kiuj malkonsentas, ili emas opinii, ke ĉiu opinias sammaniere.

Tial, kiam oni montras al ili la evidenton, ke interkonsento ne ekzistas, homoj ofte supozas, ke tiuj, kiuj ne interkonsentas kun ili, iel misas.[2]

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

  • Ross L., Greene D. & House, P. (1977). The false consensus effect: An egocentric bias in social perception and attribution processes. Journal of Experimental Social Psychology 13, 279-301.
  • Fields, James M., and Howard Schuman, (1976-77) "Public Beliefs about the Beliefs of the Public," Public Opinion Quarterly, 40: 427-448.

Eksteraj ligiloj