Eghvard (preĝejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Preĝejo Eghvard (armene: Եղվարդի Սուրբ Աստվածածին եկեղեցի; ankaŭ Surb Astvacacin) kompletigita en 1301 situas en la centro de urbo Eghvard en la regiono Kotajko (Armenio). Proksime en la nordokcidento troviĝas la ruinoj de la preĝejo Katoghike, granda tri-nava baziliko konstruita en la 5-a kaj 6-a jarcentoj.

Sankta Astvacacin (sankta Dipatrino) estas malgranda krucoforma preĝejo kun rektangula sed preskaŭ kvadrata planekstero kun dua etaĝo. Centrita supre estas unu cilindra tamburo kaj konusa kupolo. Ĝi havas unikajn riĉajn ornamaĵojn kiuj kovras grandan parton de la preĝejo. Proksime de ĝi troviĝas tomboj kaj ĥaĉkaroj.