Eklezio de Svedio
La Eklezio de Svedio (svedlingve Svenska kyrkan) estas evangelia, luterana Eklezio en Svedio. Ĝi apartiĝis el la Romkatolika Eklezio en 1527 pro la protestanta Reformo, post asembleo (Riksdag) en Västerås. Ĝis la 19-a jarcento, neniu svedo rajtis forlasi la svedan eklezion.
La Eklezio de Svedio estis malnovtempe la oficiala ŝtateklezio : en la jaro 2000, ĝi definitive ĉesis ĉiujn rilatojn kun la sveda ŝtato. Multaj svedoj tamen restas membroj de la sveda Eklezio.
La ĉefepiskopo de la Eklezio de Svedio loĝas en Upsalo depost 1164.