Ekzaltiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EkzaltiĝoEterna Vivo estas kredo inter la membroj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj laŭ kiu la homaro denove vivos ĉe la ĉeesto de Dio kaj daŭrigos la surterajn familiojn. La mormona eklezio instruas ke pere de la ekzaltiĝo ĉiuj povas esti kunheredantoj kun Jesuo Kristo. La celo de la mormonoj estas vivado laŭ pureca vivstilo kaj iĝi unu kun Jesuo same kiel Jesuo estas unu kun Dio Patro. En la Doktrino kaj Interligoj aperas verso kiu diras ke la ekzaltitoj iĝos gedioj.