Emeryville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Kantono Alameda en Kalifornio kaj de Emeryville en Kantono Alameda

Emeryville estas malgranda urbo en Kantono Alameda, Kalifornio. Ĝi situas nordokcidente de Oklando kaj sudokcidente de Berklio. Ampleksante 5,206 km2 da tereno, ĝia loĝantaro nombriĝis 10 080 laŭ la usona censo en 2010. La Centra Oficejo de Esperanto-USA (ELNA) situas en Emeryville, kiel ankaŭ la fervoja stacidomo Amtrak por Sanfrancisko kaj la oficejo de la konata kinofilma firmao Pixar.