Emil Dimitrov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Emil Dimitrov (en la bulgara: Емил Димитров, 23 decembro 1940, Pleveno — 30 marto 2005, Sofio) estis bulgara kantisto kaj komponisto.

Li iĝis populara kantisto kaj komponisto en la 1960-aj jaroj. Tiam li skribis plurajn kantojn por bulgaraj kaj eksterlandanaj komencantaj kantistoj.

Lia kanto „Arlekino“ estis la komenco de la kariero de la fama rusa kantistino Alla Pugaĉova.

Lia kanto „Moja strana, moja Balgarija“ („Mia lando, mia Bulgario“; 1970) estis la plej populara kanto en Bulgario kaj estis elektita kiel „la kanto de la 20-a jarcento“ en Bulgario. Ĝi estis, kun anstataŭigo de la teksto per romantika, populara ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo sub la nomo „Monika“.