Emil Steinberger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil kun edzino Nicell.

Emil STEINBERGER (* naskiĝis 6-an de januaro 1933 en Lucerno), estas Svisa humuristo, aŭtoro, reĝisoro kaj aktoro. Li estas tre konata en germanio kaj svislando ekde la 1970-aj jaroj kiel Emil.

Vivo kaj verkoj

Emil Steinberger estas la filo de la librotenisto Rudolf Steinberger kaj ties edzino Creszentia, naskita Horat. Jam kiel knabo li improvizis skeĉojn. Li fariĝis poŝtoficisto, ekde 1960 li vizitis la instituton por grafiko en Lizern kaj diplomiĝis kiel grafikisto. 1966 li edzigis Maya Rudin. 1967 li malfermis la malgrandan teatron „Kleintheater am Bundesplatz“, en kiu okazis Jazzkoncertoj, Teatro- kaj Kabaret-prezentadoj kaj liaj propraj prezentadoj. En Luzerno li malfermis kinejon kun 150 sidlokoj, la „Atelier-Kino“, Ateliero-kinejon, kiu ĝis nun aktivas.

Liaj Emil-skeĉoj estis senditaj en germanio, svislando, la GDR, DDR. Li aktoris en lingvoj franca, germana kaj svisgermana.

La svisgermana akcento estas bone komprenita kaj alloga ankaŭ en germanio. Emil parolas tre malrapide. Tio similas al la japana prezentadstilo rakugo.

Fine de 1993 li iris al New York, vivanta tie normalan, burĝan, anoniman vivon. Je la 28-a de majo 1999 li edziĝis sian duan edzinon Niccel Kristuf, kun kiu li reiris al Svislando kaj nun vivas ĉe la lago de ĝenevo.

Li eldonis librojn: Wahre Lügengeschichten veraj mensogaj rakontoj, Emil via New York. 2001 li fondis kun lia edzino eldonejon „Edition E“, en kiu liaj libroj kaj skeĉoj estas publicitaj.

Honorigoj

Listo de liaj plej gravaj skeĉoj

Hochdeutsch Schwyzerdüütsch Francais Esperanto
Am Fenster Am Fänschter A la fenêtre Ĉe la fenestro
Am Matterhorn Am Matterhorn Au Cervin Je la Materhorn
Das Steuerformular Stüürformular Impoŝto-formularo
Der Blutspender Dä Bluetspänder Donneur du sang La donacanto de sango
Der Feinschmecker Dä Gourmet Le gourmand La frandemulo
Der Kinderwagen Dä Chinderwage La poussette La infanĉareto
Der Wahlverlierer Dä Wahlverlüürer Politicien flambant La malvenkinta politikisto
Hochzeitsglückwünsche Hochzitsglückwünsch Bondeziroj al edziĝo
Im Zug Im Zug Dans le train En la trajno
Mengenlehre Mängelehr La théorie des ensembles La teorio de kvantoj
Polizeihauptwache Polizeiposchte Poste de police La ĉefpolicejo
Telegrafenamt S Telegrafeamt La telegrafejo
Der Pilot Dä Pilot La piloto
Am Kiosk Le kiosque La kiosko
De Quizmaster La kvizmajstro

Eksteraj ligiloj

greke Informoj pri Emil Steinberger en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane) greke oficiala retejo greke retejo Edition E greke Emil Steinberger nomumiĝis honora civitano, artikolo germanlingva