Emilie de Ravin
Emilie de Ravin (* 27-an de decembro 1981 en Mount Eliza, Victoria, Aŭstralio) estas aŭstrala aktorino, kiu estas konata pro ŝiaj ludoj en diversaj televidaj serioj.
Biografio
Ekde ŝia naŭa vivjaro, Ravin akceptis instruon de baleto. En aĝo de 15 jaroj, ŝin akceptis renoma baleta instituto en Aŭstralio. Ŝi partoprenis en diversaj spektakloj de Australian Ballet Company, sed ankaŭ de festivalo Danceworld 301.
Ŝi ludis de 2004 ĝis 2010 kiel Claire Littleton unu ĉefrolon en la usona televida serio Lost. Ŝi ludis epizodan rolon en la hororfilmo The Hills Have Eyes (2006).
Ŝi geedziĝis en 2006 kun aktoro Josh Janowicz.
Filmaro
Televidaj serioj
- 1999–2000: Beastmaster (8 epizodoj)
- 2000–2002: Roswell (epizodoj: 1.17 bis 3.17)
- 2003: Navy CIS (1 epizodo)
- 2003, 2004: The Handler (2 epizodoj)
- 2004: CSI: Miami (1 epizodo)
- 2004–2008, 2010: Lost (epizodoj: 1.01 bis 6.18)
Filmoj
- 2002: Carrie
- 2005: Brick
- 2005: Santa’s Slay
- 2006: The Hills Have Eyes
- 2008: Ball Don't Lie
- 2008: The Perfect Game
- 2009: Nora Roberts
- 2009: Public Enemies
- 2010: Operation: Endgame
- 2010: Remember Me, (virina ĉerolo apud Robert Pattinson kaj Pierce Brosnan)
- 2010: The Chameleon