Entombigo en Ornans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Entombiĝo ĉe Ornans)
Entombigo en Ornans

Entombigo en Ornans estas pentraĵo de Gustave Courbet farita en la jaroj 1849 kaj 1850.

La pentristo havis 33 jarojn, kiam li verkis tiun grandan pentraĵon. Ĝi kaŭzis polemikon ĉe Salon de peinture (pentrosalono), la oficiala ekspozicio de la francaj pentristoj, en 1850. La kritikistoj nomis la pentraĵon "malbela", "triviala" kaj "malnobla". Tamen ĝi rapide fariĝis unu el la plej gravaj verkoj de realismo, kaj Courbet fariĝis unu el la ĉefaj realismaj pentristoj.

La intenco de tiu pentraĵo rilatas al la batalo de la verkisto por art-libereco kaj por la Respubliko.