Eono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eono estas kiomo da tempo arbitre difinita de la homoj kaj traktata kiel la plej granda subdividado de la geologia tempskalo. Unu eono ne konsistas en ekzakta kvanto da tempo nek en konstanta mezurunuo, sed varias laŭ certaj konsideraĵoj aŭ skoloj. Ekzemple la Arkaika Eono estis difinita per kronometrio, dum la Fanerozoika per stratigrafio. Kaj la Arkaiko mem depende de la skolo enhavas de 1,2 miliardon al pli ol 2 miliardojn da jaroj, ĉar ne ĉiuj sciencistoj akceptas la Hadaiko, dum la Fanerozoiko enhavas ĉirkaŭ 550 milionojn da jaroj. Oni jam proponis difini eonon kiel mezurunuon da tempo egalan al unu miliardo, sed tiu ideo ne estis aprobita de la scienca komunumo.

La vorto "eono" devenas de la greka vorto aion.

Eksteraj ligiloj