Etiketo (reguloj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Etiketo estas aro de reguloj, normoj, eksteraj manieroj en mondunumo, nomitaj ankaŭ bonaj manieroj. Etiketo devas esti konita kaj observita.

Kelkaj reguloj de okcidenta etiketo

  • Ĉetable servi unue virinojn, kaj unue tiun, kiun oni pleje deziras omaĝi (ofte la plej aĝa), poste servi virojn, laŭ la sama vicordo.
  • Ĉetable viroj atentu pri la plenigo de la najbarinaj glasoj: virinoj ne plenigu mem siajn glasojn.
  • Surtrotuare, se ĝi estas mallarĝa, la viro lasu pasi la virinon tie, kie ŝi ne riskas malpurigi sin.
  • Ŝtupare suprenirante aŭ malsuprenirante la viro devas esti antaŭ la virino. Tiu regulo devenas de la 19-a jarcento, kiam virinoj devis levi sian robon por supren aŭ malsupreniri en ŝtuparo. La viro tiel ne povis vidi la inajn maleolojn suprenirante kaj malsuprenirante la virino povis reteni sin. Kruciĝinte la viro devis halti flanke kaj lasi la vojon al la virino.
  • Trapasante pordon, viro devas teni la pordon malfermita al virino kaj lasi ŝin pasi. Akompanita virino ne devas mem malfermi la pordon. Nuraj esceptoj estas publikaj lokoj, kiel restoracioj kaj trinkejoj, kie la viro devas trapasi unue (kaj tamen teni la pordon malfermita al la virino).
  • Virino invitita al geedzeco ne devas porti blankan robon, tion rajtas nur la edziniĝonto, la omaĝaj damoj kaj eble tre junaj knabinoj.
  • Ne decas porti vestojn vigle kolorajn (ĉefe ruĝajn) dum entombigo. Oni portu vestojn nigrajn, aŭ eble grizajn, blankajn aŭ violkolorajn.

Eksteraj ligiloj