Eugène Viollet-le-Duc

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eugène Viollet-le-Duc (27-a de januaro 1814 - 17-a de septembro 1879) estis franca arkitekto kaj skribisto naskita en Parizo. Li restaŭrigis grandan nombron da monumentoj, precipe mezepokaj. Interalie : la katedralo Notre Dame en Parizo, la mezepoka urbo Carcassonne, la baziliko de Vézelay, la kastelo de Pierrefonds. Dank'al tiuj renovigoj multaj monumentoj ne perdiĝis el la franca historia patrimonio.

Li estis la aŭtoro de ampleksa vortaro pri franca arkitekturo de la 11a ĝis la 16a jarcento (Dictionnaire raisonné de l'architecture française du XIe au XVe siècle).