Ferengoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ferengi)
Ferengoj
fikcia homforma raso • Star Trek species
Verko Vectors
The Dominion: Olympus Descending
Abyss
The Soul Key
The Red King
Federation
Articles of the Federation
Orion's Hounds
Taking Wing
Fearful Symmetry
Ferenginar: Satisfaction is Not Guaranteed
Fire with Fire
Infection
Warpath
Avatar, Book Two
Full Circle
Q&A
Red Sector
Sword of Damocles
Over a Torrent Sea
The 34ᵗʰ Rule
Death in Winter
The Good That Men Do
The Way of the Warrior
The Siege
Sacrifice of Angels
Envoys
Vulcan
An Embarrassment of Dooplers
Ferengi
Reflections
Informoj
vdr

La ferengoj estas hom-simila, ekster-tera vivoformo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek. Ili aspekte karakteriziĝas per kompare al la homoj malpli granda korpo, la oranĝo- ĝis bronzokolora haŭto, plene kalva kapo kaj kompare al la homoj signife pli grandaj, rondaj oreloj.

Hejmloko de la ferengoj estas la planedo Ferengio, hejmlingve Ferenginar. Konstante falanta pluvo karakterizas la kutiman planedan veteron. Pro tio la ferengoj kutimas je konstanta humideco, kaj en la ferenga lingvo ne ekzistas ekvivalento ekzemple al la esperanta vorto "krispa". La ferengoj vivantaj en diversaj lokoj en la galaksio for de la hejma planedo, tre sopiras je la marĉa odoro, kiun elvaporas la putranta vegetaĵaro de la planedo.

Plej grava celo en la vivo de ĉiu vira ferengo estas la akiro de profito per ĉiuspecaj negocoj. La interrilaton inter si kaj al aliaj homecaj specioj tial karakterizas la "regularo de akiro", kiu konsistas el 295 unuopaj reguloj kaj estas speco de "sankta dokumento" por la ferengoj. Anoj de aliaj kosmaj vivoformoj kutime iusence dependas de la negocado de la ferengoj, sed plejparte malapreze konsideras la ferengojn korupciaj, malicaj, seksismaj kaj malkuraĝaj.

La virinoj, kun la viraj ferengoj nur alparolas per "ino", ne per persona nomo, ne rajtas porti vestaĵon, ne rajtas akiri profiton, ne rajtas forlasi la loĝejon kaj ne rajtas lerni skribadon. La ferenga kulturo antaŭvidas ke ili antaŭmaĉu la manĝaĵojn (idealokaze rostitajn specifajn vermojn) por siaj edzo. La ideo de egalrajteco inter viroj kaj virinoj por ferengoj sekve ŝajnas plej fremda.

La unua kontakto de la Unuiĝinta Federacio de Planedoj al la ferengoj oficiale okazis dum la tempo de la televida serio Star Trek: La sekva generacio, meze de la 23-a jarcento. Sed ankaŭ la federacia stelŝipo Enterprise NX-01 pli ol 200 jarojn antaŭe jam renkontis iujn ferengajn piratojn. En epizodo de la serio Star Trek: Deep Space Nine asertatas, ke la unua kontakto de la ferengoj kun la homoj jam okazis dum la jaro 1947. Ferengoj ŝatas se oni frotas iliajn ambaŭ orelojn, kiuj laŭ la ferenga anatomio estas aparte erogenaj zonoj. Ne gravas al ili, kiu plenumas la agon. Ili kutime tiom ekscitigas pro tiu frotado, ke foje eĉ eblas cele manipuli ferengon per eluzo de tiu ago.