Fervoja linio Karso-Tbiliso-Bakuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la fervoja linio

La Fervoja linio Karso-Tbiliso-Bakuo estas konstruata fervoja linio inter Turkio kaj Azerbajĝano, tra Kartvelio.

La prezidentoj de la tri landoj interkonsentis en 2007 pri la projekto, kiu entenas 68 km novan linion en Turkio, 30 km en Kartvelio kaj renovigadon de malnovaj linioj en Kartvelio kaj Azerbajĝano. La azerbajĝana registaro donis krediton de 220 milionoj da USD, kun 25-jara repaga tempolimo, por rapidigi la konstruadon de la kartvela parto.

La tuta projekto kostas 600 milionojn da USD kaj oni planas la inaŭguron en 2012.

Ĉar la fervojo en Turkio uzas norman spuron (trakan larĝon), dum en la iamaj sovetaj landoj larĝan spuron, oni devas tramunti la vagonaron ĉe la turka-kartvela limo.