Fife

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo en Skotlando

La reĝlando de Fife (gaele Fìobh) estas unuara instanco en Skotlando. Ĝi situas ĉe la orienta bordo (Norda Maro) inter la fjordoj Tay (norde) kaj Forth (sude).

Ĝi havas areon de 1.325 km² kaj loĝantaron de 349.429 (je 2001-04-29). Ĝia ĉefurbo estas Glenrothes.

En Fife troviĝas universitato St. Andrews, la plej malnova universitato de Skotlando kaj la tria plej malnova en la anglalingva mondo.