Filoj de Libereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Filoj de Libereco (angle Sons of Liberty) estis politika grupo kiu naskiĝis inter usonaj patriotoj de la Usona milito por la sendependiĝo disde la Brita Imperio. La grupo estis formita por protekti la rajtojn de la kolonianoj pro la uzurpoj de la brita registaro post 1766. Ili estas plej konataj pro entreprenado de la Bostona tea festo en 1773, kiu kondukis al la Neelteneblaj Leĝoj (intensa pulicpurigo de la brita registaro), kaj mobilizado de la patriotoj rekte kondukante la Usonan Revolucion en 1775.