Fleet Street

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fleet Street (2005)

Fleet Street estas fama strato de Londono, en Anglio. Ĝi estis nomita laŭ la rivero Fleet, super kiu ĝi pasas. Ĝis la 1980-aj jaroj, ĝi restis la tradicia ĉefstrato de la brita gazetaro. Kvankam la lasta grava novaĵ-agentejo Reuters forlasis la straton en 2005, ĝian nomon oni daŭre asocias kun la brita nacia gazetaro.

Fleet Street estis origine strato el la City de Londono al la City de Westminster. La longeco de Fleet Street markas la plivastiĝon de la City dum la 14-a jarcento. Je la orienta fino de la strato troviĝas la loko, kie la rivero Fleet fluis ĉe la mezepoka muro de Londono. Je la okcidenta fino estas Temple Bar, kiu markis la landlimon de la urbo.