Flikaĵo (informadiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flikaĵo
vdr

Flikaĵo estas en informadiko programaĵa ŝanĝo, kiu riparas eraron, same kiel teksaĵa flikaĵo riparas damaĝon en vestaĵo. La koncepto do estas pli speciala ol "aktualigo" aŭ "ĝisdatigo", kiuj povas enhavi ankaŭ funkciajn ŝanĝojn de programaĵo.

Se certa flikaĵo malhelpas malicajn atakojn ("ŝtopas sekurecan truon"), estas urĝe disvastigi kaj instali ĝin. Tiaj sekurecaj flikaĵoj kutime estas distribuataj tra reto. Personaj komputiloj kun retligo kutime ĉe starto kontrolas, ĉu novaj flikaĵoj estas disponeblaj. Por eviti, ke ĝuste per tiu vojo enpenetriĝu malicaj programoj, estas necese sekurigi la instaladon de flikaĵoj per aŭtentikigo.

Flikaĵoj povas esti en fontokoda aŭ duuma formoj.

Flikaĵo en duuma formo[redakti | redakti fonton]

Flikaĵoj distribuataj al uzanto-komputiloj kutime estas en duuma formo; tio signifas, ke ili estas instalataj sen plia modifo aŭ tradukado. Plej ofte ili koncernas tutajn dosierojn, ĉar parta anstataŭado de dosiero dependas de ĝia aktualeco. Pro tio ankaŭ malgrandaj flikaĵoj povas havi grandan amplekson, se ili estas en granda dosiero aŭ program-bloko. Flikaĵo en multe uzata biblioteko eĉ povas koncerni multajn dosierojn.

Flikaĵo en fontokoda formo[redakti | redakti fonton]

Programistoj ofte interŝanĝas flikaĵojn en fontokoda formo, ĉar ili interesiĝas pri la enhavo de flikaĵoj. Tiaj flikaĵoj ofte estas malgrandaj kaj koncernas nur kelkajn liniojn de programo, sed por instali ilin necesas rekonstrui (traduki) la tutan programon.

Ofte uzata aranĝo por tiaj flikaĵoj estas la "unuecigita diferenco" (angle unified diff), produktebla ekzemple per la uniksa programo "diff". Tiu formo enhavas certan kuntekston de la ŝanĝo kaj do ofte estas rekonebla, eĉ se la ricevanto ne uzas tute la saman version de la flikata programo kiel la sendanto.