Arbaro Mormal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Forsto Mormal)
Informokabano

La arbaro Mormal (france forêt de Mormal) estas la plej vasta arbaro de la franca regiono Nordo-Kaleza Markolo, kaj la sola kun cervoj. Ĝi estas publika kaj "domaniale" arbaro, tiel ke ĝi estas administrata de la franca institucio ONF kaj de la franca ministerio pri agrikulturo. Tiu arbaro ĉefe konsistas el kverkoj, fagoj, karpenoj kaj fraksenoj.

Ĉiuj arboj estas relative junaj pro tio, ke la arbaro estis preskaŭ tute hakita dum la Unua mondmilito kaj denove troekspluatadita dum la Dua Mondmilito.

La arbaro troviĝas sur la teritorio de la komunumo Locquignol, kiu situas centre de ĝi.