Frakturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Frakturo (medicino))
Rentgena bildo de frakturo de homa kalkaneo kun enmetita metala plato

Frakturo, en neformala lingvouzo ankaŭ ostorompiĝo, estas fendiĝo aŭ rompiĝo de osto, do de parto el la skeleta sistemo.

Dum la saniĝo la disiĝintaj ostopartoj denove kunkreskas. Gravas do atenti pri tio, ke ili troviĝas (kaj sekve kunkreskas) en anatomie kaj funkcie ĝusta pozicio. Por pliverŝajnigi tion, kaj por ĝenerale eviti sanigomalhelpajn moviĝojn inter la disiĝintaj ostopartoj, oni provas malmovi la koncernan korpoparton. En okazo de frakturoj de brakakrura osto, ofte fiksiĝo de la korporegiono per gipsa bandaĝo sufiĉas. En iuj okazoj necesas operacie enmeti en la oston metalan platon, metalan najlon aŭ pli komplike konstruitan fiksilon. En okazo de aliaj frakturoj, ekzemple de ripoj, teknike ne eblas fiksado, kaj nur eblas per rentgenaj bildoj kontroli la spontanan kunkreskiĝon.

Se oni ne fiksas la disiĝintajn ostopartojn, kaj ili sekve tro intermoviĝas, povas okazi ke ili ne kunkreskas kaj ekestas "pseŭdoartrozo", do falsa artiko en loko, kie funkcie ne antaŭvidatas artiko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]