Frang Bardhi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frang Bardhi (latine: Franciscus Blancus, itale: Francesco Bianchi) (1606-1643) estis albana episkopo kaj verkinto de la fruaj epokoj de la albana literaturo. Li naskiĝis en Kallmet aŭ Nënshat en Zadrima, norda regiono de Albanio, proksime de Lezhë. Li venis el familio kun multaj elstaruloj en la Romkatolika Eklezio kaj ŝtatoficistoj aŭ armeaj komandantoj de la Venecia respubliko. Lia onklo estis episkopo de Sapë kaj Sarda. En 1606 li studis teologion en Italio. En 1636 li estis nomumita episkopo de Sapë kaj Sarda.

Bardhi estas memorita kiel la verkinto de la unua albana vortaro: Dictionarium latino-epiroticum, Romo 1635 (latin-albana vortaro), konsistante el 5 640 ŝlosilvortoj. Li ankaŭ skribis biografion pri Skanderbeg.