Frank Wild
John Robert Francis WILD (n. en 1873 en Skelton - m. la 19-an de aŭgusto 1939 en Klerksdorp, Sud-Afriko), plejofte nomita Frank WILD, estis brita esploristo kaj membro de pluraj ekspedicioj al Antarkto, inkluzive de la jenaj :
- En 1901, li aniĝis al la ŝipanaro de Robert Falcon Scott sur la ŝipo Discovery, kune kun Ernest Shackleton, kiu tiam estis nur subleŭtenanto.
- Li partoprenis kun Shackleton al la ekspedicio Nimrod (1908-1909).
- En 1911, li aniĝis al la ekspedicio Aurora de Douglas Mawson.
- Wild fariĝis la vic-ekspediciestro dum la Imperia Transantarkta Ekspedicio de Shackleton (1914-1916).
Kiel vic-estro, Wild responsis pri 21 homoj sur la senhoma Elephant-insulo post la drono de la ŝipo Endurance, dum Shackleton kaj kvin aliaj ŝipanoj plenumis savekspedicion.
Fontoj
- Leif Mills, Frank Wild, Caedmon of Whitby, 1999, 350 pages
- Endurance, Shackleton's Incredible Voyage by Alfred Lansing
- F.A. Worsley, Shackleton's Boat Journey