František Maxmilián Kaňka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Liběchov

František Maxmilián Kaňka (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1674 - mortis la 14-an de julio 1766) estis ĉeĥa baroka arkitekto.

En Bohemio li realigis konstruaĵojn kaj por nobelaro (kasteloj en Vinoř, Liběchov, ĝardeno de Vrba en Prago, palaco de Černín en Prago, ) kaj por eklezio (finkonstruo de Karolinum, Klementinum, monaĥejo en Zbraslav, rekonstruo de baziliko de sankta Georgo en Praga kastelo).