Frigyes Schulek
Frigyes Schulek [fridjeŝ ŝulek], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Schulek Frigyes estis fama hungara arkitekto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1917).
Frigyes Schulek naskiĝis la 19-an de novembro 1841 en Pest (urbo). Li mortis la 5-an de septembro 1919 en Balatonlelle.
Biografio
Frigyes Schulek frekventis lernejon en Debrecen kaj en sia naskiĝurbo, arkitektan akademion en Vieno. En 1866 li studvojaĝis al Parizo, Vieno kaj Italio. En 1870 Imre Steindl invitis lin al urbo Pest por partopreni en arkitektaj laboroj. En la sekva jaro li ekinstruis desegnadon, krome pli kaj pli li okupiĝis pri historiaj monumentoj. Li partoprenis en restaŭradoj de malnovaj historiaj monumentoj. Inter 1903-1911 li instruis en universitato en Budapeŝto.
Liaj konstruaĵoj (elekto)
- Fiŝista Bastiono (ĉefverko)
- Elvidejo sur pinto de Monto János (ĉefverko)
- trakonstruo de Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Vár)
- kalvinana preĝejo en Szeged
Memorigiloj
- busto en Szeged