Fulford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almozdomoj en Fulford

Fulford estas vilaĝo tuj sude de Jorko, Anglio, apud la rivero Ouse. Laŭ la censo de 2001 ĝi enhavis 2,595 loĝantojn, el kiuj multaj laboras ĉe la Universitato de Jorko.

Ĝi estas sidloko de armea brigado kaj de parto de la reĝa armea polico. Tamen ĝi famas ĉefe pro batalo en 1066. Post la morto de Eduardo la Konfesanto, la dana reĝo Harald Hardrada invadis Anglion. Li alteriĝis ĉe la jorkŝira marbordo, kaj ĉe Fulford, la 20-an de septembro, venkis anglosaksan armeon sub Edvino de Mercia kaj Morcar de Northumbria. La 25-an de septembro Harold la 2-a tute venkis la danojn ĉe Stamford Bridge kaj dum la batalo Harald Hardrada mortis, kune kun la plejparto de sia armeo.