GIF

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A simple GIF, made ​​of three different images, which repeat endlessly.

GIF ([ĝif], angle Graphics Interchange Format) estas bildostrukturo, kiu estis tre populara en TTT.

La formo subtenas ne pli ol 256 kolorojn en bildo. Ĝi ankaŭ subtenas movbildojn.

Patentaj problemoj

La aranĝon kreis en la jaro 1987-a Bob Berry el CompuServe, uzante la publike priskribitan metodon de senperda informdensigo «LZW», kreitan en la jaro 1983-a surbaze de «LZ78». Li onidire ne sciis, ke en la jaro 1985-a la kreinto de LZW ricevis en Usono patenton pri ĝi. Poste la patento transiris al «Unisys», kiu en la jaroj 1993-1994-a komencis persekuti provizantojn de programoj, kiuj uzis la metodon. Diversaj personoj poste ricevis aliajn patentojn en kelkaj landoj.

Pro tio kaj pro teĥnikaj limigoj de GIF, en la jaroj 1995-1996 oni kreis informaranĝon PNG, kiu ne nur estis libera, sed ankaŭ uzis pli efikan algoritmon DEFLATE, subtenis pli da koloroj, kaj havis pliajn kapablojn. La sola kapablo de GIF, kiun PNG ne havis, estis prezento de movbildoj, por kiu la aŭtoroj kreis aranĝon MNG,[1] kompletigitan en la jaro 2001-a.[2]

La lasta patento koncernanta GIFon eksvalidiĝis en la jaro 2006-a, do nun oni povas uzi GIFon sen danĝero.[3] Tamen por nemovaj bildoj pli taŭgas PNG, kiun jam subtenas ĉiuj modernaj TTT-legiloj (nur iuj nelastaj versioj de Internet Explorer ne subtenas kelkajn malĉefajn ecojn).

Referencoj