Gaetano Previati
Gaetano PREVIATI (Ferrara, 1852 - Lavagna, 1920) estis itala pentristo.
Li estis lernanto de Giuseppe Bertini en Milano, kie li ekloĝis en 1877. Ekde 1880, li sin dediĉis al histori-tema pentrado, kion li faras neevitante ŝercajn detaladojn. Poste, li provis naturajn kaj romantikajn temojn, kaj influata de la milana Scapigliatura forlasis la plej emociajn temojn.
En la lastaj 1880-aj jaroj, li influiĝas je dividismo, movado en kiu partoprenis Segantini, Grubicy kaj Pelizza da Volpedo. Previati estis artisto malferma al provado, kaj ekde 1891, per la verkoj Maternità, La Madonna dei gigli e I Funerali di una vergine, li eniĝis en la antaŭgvardian eŭropan simbolismon, neĝenate de la publika nekompreno kaj de la loka kritikado.