George Eliot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

George ELIOT, aŭ realnome: Mary Ann EVANS (naskiĝis la 22-an de novembro, 1819, mortis la 22-an de decembro, 1880) estis angla verkistino.

Ŝi naskiĝis en Arbury Farm, Warwickshire. Metodisme edukita, ŝi ricevis bonan instruadon. Post la morto de la patrino en la jaro 1836 ŝi transprenis la dommastrumadon por sia patro (kiu mortis en 1849), krome ŝi legis multe kaj lernis fremdajn lingvojn. En 1841 ŝi kun sia patro transloĝiĝis al Coventry, kie ŝi ekkonis kelkajn gravajn intelektulojn kaj ekdistanciĝis pli kaj pli de sia religio.

Ŝi amikiĝis kun radikaluloj kiel Barbara Leigh Smith Bodichon, kiu rekonis Mary Evans kiel George Eliot, kiel verkisto de Adam Bede. Eliot skribis al Bodichon: Vi estas la unua amiko kiu ekmontris simptomon de koni min - la unua koro kiu rekonis min en libro kiu venis el mia korkoro." [1]

Ekde 1854 ŝi – plene kontraŭ la konvencioj tiutempaj - vivis ne-edziniĝinte kune kun la kritikisto George Henry Lewes kaj post ties morto en la jaro 1878 ŝi edziniĝis al viro, kiu estis dudek jarojn pli juna ol ŝi.

La verkaro de George Eliot konsistas el psikologie profundaj realismaj romanoj, poemoj kaj eseoj. Krome ŝi tradukis filozofiajn verkojn ekz. de David Friedrich Strauss, Spinozo kaj Ludwig Feuerbach. Ŝi mortis en Londono.

Listo de verkoj

  • Scenes of Clerical Life (rakontoj, 1858)
  • Adam Bede (romano, 1859)
  • The Mill on the Floss (romano, 1860)
  • Silas Marner, the Weaver of Raveloe (romano, 1861)
  • Romola (romano, 1863)
  • Felix Holt, the Radical (romano, 1866)
  • Middlemarch (romano, 1871)
  • Daniel Deronda (romano, 1876)

Eksteraj ligiloj

  1. “You are the first friend who has given any symptom of knowing me – the first heart that has recognised me in a book that came from my heart of hearts”. http://www.girton.cam.ac.uk/about/college-history/barbara-bodichon/

greke http://www.victorianweb.org/authors/eliot/eliotov.html greke http://www.gutenberg.net/catalog/world/authrec?fk_authors=90 greke http://www.litencyc.com/php/speople.php?rec=true&UID=1408 La romanoj de George ELIOT rete legeblaj! en la originala (angla) teksto: [1]