George Paget Thomson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Paget Thomson

Siro George Paget THOMSON (3-an de majo 1892, Kembriĝo, Cambridgeshire, Anglio – 10-an de septembro 1975, Kembriĝo) estis angla fizikisto, kiu ricevis en 1937 – kun la usona Clinton J. Davisson – Nobel-premion pri fiziko pro malkovro de la difraktado (deflankiĝo) de la elektronoj.

Li estis sola filo de fizikisto Siro J. J. Thomson. Li laboris post la unua mondmilito en la Laboratorio Cavendish de la Kembriĝa Universitato. Oni nomumis lin en 1922 al profesoro pri naturfilozofio en la Univestitato de Berdeen. Li pruvis per eksperimentoj, ke la elektrona fasko trairanta la kritalajn materialojn, deflankiĝas. Tiel li pruvis supozon de Louis de Broglie, laŭ kiu la korpuskloj havas ondajn proprecojn, kie la ondolongo egalas al kvociento de (h) (Planck-konstanto) kaj (p) (impulso de la korpusklo).

Thomson iĝis en 1930 fizika profesoro en la Imperial College of Science, Londono, kie li studis la neŭtronojn kaj la fision. Li ricevis en 1952 gbvidanto de Corpus Christi College en Kembriĝo. Li pensiiĝis el tiu posteno en 1962.

Li ricevis la rangon de kavaliero en 1943.

Gravaj verkoj

  • Theory and Practice of Electron Diffraction (1939)
  • J. J. Thomson and the Cavendish. Laboratory in His Day (1965)