Gimnesioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gimnesioj (hispane: Islas Gimnesias, katalune: Illes Gimnèsies) estas nomo de la insuloj balearaj Majorko kaj Minorko.

Ibizo kaj Formentero estas la Pitiusoj.

Etimologio

La nomo Gimnesioj (la vorto venas de la greka vorto γυμνής , plurale γυμνητες gymnetes), kiu signifas "nuda(j)". La helenoj antikvaj rekrutis la insulanojn kiel soldatojn ŝton-katapultistajn. La indiko ne signifas ke la insulanoj batalis nudaj, sed ke iliaj armiloj estis leĝeraj.

Fontindikoj

  • Strabo Geografio Libro III Ĉapitro 2
  • BELEGUER, E. Història de les illes Balears. Barcelono: Edicions 62, 2004. 525 p. ISBN 84-297-5506-3 (volumo I)

Ŝablono:Ĝermo-geografio