Filogineco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ginefilio)

Filogineco estas inklino, amo aŭ admiro al virinoj. Ĝia antonimo estas mizogineco.

Laŭ Cicerono ĉi tiu vorto povus esti uzata en la greka filozofio por indiki troan amon al virinoj, kiu estis konsiderata kiel malsano, same kiel mizogineco.[1]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto filogino venas de la malnovgrekaj radikoj φιλέω (philéō, "mi amas") kaj γυνή (gunḗ, "virino"). La paralelaj terminoj pri viroj estas filandreco por "inklino al viroj" kaj mizandreco por "malamo de viroj". Paralelaj terminoj por la homaro ĝenerale estas filantropeco kaj mizantropeco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A recent critical text with translation is in Appendix A to Will Deming, Paul on Marriage and Celibacy: The Hellenistic Background of 1 Corinthians 7, pp. 221–226.