Grêmio
Aspekto
Grêmio – oficiale Grêmio Foot-Ball Porto Alegrense, foje mallongigata Grêmio Porto Alegrense aŭ Grêmio Porto Alegre – estas futbalklubo en Porto Alegre, la ĉefurbo de la subŝtato Suda Rio-Grando (Rio Grande do Sul) de Brazilo. La klubo internacie konatiĝis, kiam en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ĝi dufoje gajnis la pokalon Copa Libertadores, la plej gravan futbalteaman trofeon en Sudameriko, kaj unufoje la Interkontinentan Pokalon.
La hejma stadiono nomiĝas Arena do Grêmio kaj havas lokon por 60 540 spektantoj. Ĝi inaŭguriĝis la 8-an de decembro 2012 kadre de amikeca matĉo, kiun la teamo de Grêmio je 2:1 goloj gajnis kontraŭ la unua profesia teamo de la germana klubo Hamburger SV.