Grado farenhejta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Farenhejtaj temperatur-konvertaj formuloj
Konverti el la sistemo al la sistemo Formulo
celsia farenhejta °F = (°C × 9/5) + 32
farenhejta celsius °C = (°F − 32) × 5/9
farenhejta kelvina K = (°F + 460) × 5/9
kelvina farenhejta °F = (K × 9/5) − 460

La grado farenhejta (mallonge °F) estas mezurunuo de temperaturo, nomita laŭ Gabriel Fahrenheit.

La farenhejta skalo estis larĝe uzita antaŭ la 1960-aj jaroj, kiam nacioj tra la tuta mondo enkondukis la celsian skalon kiel parto de vasta normigo. Nuntempe, la skalo plej vaste uzatas parole en Usono kaj Jamajko, sed ankaŭ la celsia skalo malvaste (kaj en sciencaj ĉirkaŭtekstoj vaste) uzatas tie.