Gran Teatre del Liceu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
fasado de la operejo "Liceu" de la avenuo "Rambles"

La Gran Teatre del Liceu, ankaŭ mallongigite nomata "Liceu", estas la plej granda operejo de la kataluna ĉefurbo Barcelono. Ĝi situas ĉe la piedira avenuo Rambles en la centro de la urbo. La teatrejo malfermiĝis la 4-an de aprilo 1847, devis fermiĝi post fajra detruo la 31-an de januaro 1994 kaj remalfermiĝis dum la jaro 1999.

Prezentoj okazas preskaŭ ĉiutage. La reperturaro ampleksas la tutan gamon de klasikaj operoj, operetoj, muzikaj teatraĵoj de la 20-a jarcento ĝis modernisma koncerta muziko.

Unua direktoro de la simfonia orkestro de la opero estis Marià Obiols. Dum la longa historio de la operejo ĉi-tie laboris multaj mondfamaj dirigentoj, inter ili ankaŭ Igor Stravinskij kaj Arturo Toscanini.

La granda salono de la operejo havas areon de 360 m² kaj kapaciton de 2.286 sidlokoj. Ĝi ankaŭ uziĝas por bankedoj kaj tiam povas esti ampleksigita ĝis 530 m². Koncertoj ankaŭ okazas en la Saló dels Miralls (la "salono de speguloj", maksimume 280 sidlokoj) kaj en la festa antaŭhalo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo (en la kataluna, hispana kaj angla) greke retejo de la asocio "amikoj de Liceu" greke retejo "Círculo del Liceo" greke paĝoj de la opereja konservatorio "Conservatori del Liceu"

Koordinatoj: 41° 22' 49" norde, 2° 10' 25" oriente