Granda Popola Halo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La granda popola halo
La kongresejo
Plafono de la kongresejo

La Granda Popola Halo (ĉine: 人民大会堂; Pinjino: Rénmín Dàhùitáng) situas en okcidenta flanko de Tjan'anmen-placo, kie ofte okazas leĝdona kaj ceremonia aktivadoj de Komunista Partio de Ĉinio. Ĝi funkcias kiel ĉina parlamenta domego.

Historio

La Granda popola halo konstruiĝis en septembro 1959. Ĝi estis unu el la "dek grandaj konstruaĵoj". Oni konstruigis ĝin por celebri la 10-an jubileon de la konstruo de la ĉina popola respubliko. Ĝi estis konstruata de volontuloj de 1958 ĝis 1959 dum preskaŭ 10 monatoj.