Blazono de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granda Sigelo de Usono)
Blazono de Usono
la granda blazono de Usono
la granda blazono de Usono
Uzata ekde: 1782
vdr

La granda blazono de Usono (angle Greater coat of arms of the United States of America) estas blankkapa maraglo kun etendiĝantaj kruroj kaj flugiloj. La kapo kaj la vostoplumoj estas blankaj, pluaj partoj estas brunaj. Sur la brusto troviĝas ŝildo kun 13 ruĝaj kaj blankaj vertikalaj strioj. Ĉe la ŝildosupro troviĝas horizontala blua strio. La stria ŝildo estis figurigita laŭ la flago de 1777, aludante je la fondantaj ŝtatoj. En la ungoj de la aglo estas tenata verda laŭrobranĉo kaj fasko (13) da arĝentkoloraj sagoj: la laŭra branĉo kaj la sagoj reprezentas la senaton, laŭ kio oni rajtas gvidi la landon en pacon kaj militon[1].

Super kapo de la aglo videblas disko, kun 13 arĝentkoloraj steloj meze, same aludante je la fondaj ŝtatoj. Sur la rubando legeblas la nacia devizo: E Pluribus Unum (Unu el multaj)[2].

malgranda blazono de Usono
malgranda blazono de Usono

Malgranda blazono de Usono[redakti | redakti fonton]

Malgranda blazono de Usono (angle Coat of arms of the United States of America) estas nur la ŝildo kun 13 ruĝaj kaj blankaj vertikalaj strioj, kiu en la granda blazono situas antaŭ la aglo.

Granda sigelo de Usono[redakti | redakti fonton]

La blazona bildo, kadrigita per duobla orkolora cirklo, konsistigas ankaŭ la antaŭan flankon de la Granda Sigelo de Usono - angle Great Seal of the United States of America, kies dorsa flanko estas bildo de piramido.

Antaŭa flanko
Dorsa flanko


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Arms of the United States: Criticisms and Rebuttals. Arkivita el la originalo je 2009-06-25. Alirita 2009-02-03. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-06-25. Alirita 2015-12-04.
  2. A Turn of the Head. snopes.com.