Gravita akcelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Falo de pezo.

En fiziko, gravita akcelo estas la akcelo de objektoj libere falantaj en gravita kampo. La forto, kiu generas tiun akcelon, estas la gravita forto, kiu agas inter masoj.

Gravita akcelo sur la surfaco de la tero

La gravita akcelo (formula simbolo g), kaŭzata de gravita kampo de la tero proksime al la surfaco de planedo, estas uzata ankaŭ kiel mezurunuo, ekster la SI-sistemo.

Ĝia konvencia valoro estis fiksata de la tria CGPM, en jaro 1901 kaj egalas 9,80665 m/s²

La konvencia valoro de g estas mezumo, kiu aproksimiĝas al valoro de gravita akcelo sur la tero, en loko staranta al latitudo de 45,5° sur nivelo de la maro. Kelkafoje tiu valoro estas nomata g0 .

pezoforto aganta sur maso de 1 kg.

Ŝanĝiĝo de gravita akcelo sur la tero

La efektiva gravita akcelo sur la tero ŝanĝiĝas depende de la loko. La valoro pligrandiĝas kun la latitudo pro la sekvaj kialoj:

  • la rotacio de la tero generas centifugan forton, kiu kontraŭstaras al la gravito; pro tio la gravita akcelo al la poloj egalas 9,823 m/s² kaj al ekvatoro 9,789 m/s²;
  • pro la plateco de la tero, korpoj, kiuj troviĝas proksime al la ekvatoro, estas pli foraj de la centro de la tero, ol korpoj, kiuj troviĝas proksime al la poloj. Pro tio la gravito proksime al la poloj estas pli granda.

Pro ambaŭ la efektoj la valoro de g al poloj estas ĉirkaŭ 0,5% pli alta ol tio al ekvatoro kaj la pezoforto aganta sur maso de 1kg egalmulte ŝanĝiĝas.

Vidu ankaŭ