Grunda aviadilo
Grunda aviadilo estas esprimo en la aviado por tiuj avioj kiuj estis evoluigitaj por sur- kaj deteriĝoj en subevoluigitaj, necivilizitaj regionoj kiel afrika arbustaro, alaska kaj kanada tundro aŭ necivilizitaj partoj de Aŭstralio. Inter la kutimaj grundaj aviadiloj estas Cessna 180, Cessna Caravan kaj 206/207, de Havilland Otter, Beaver kaj DHC-6 Twin Otter, Douglas DC-3/C-47, Piper Super Cub kaj Antonov An-2, kvankam sennombraj aliaj aviadiloj servas en tiuj malamikaj, postulemaj ĉirkaŭaĵoj.
Komunaj trajtoj
- Altsituaj flugiloj helpas bonan videblecon kaj altodiferencon inter flugilsubo kaj grundo, dum surteriĝo.
- Tradicia rulekipaĵo aŭ 'vostotira' subkaleŝaĵo (rulekipaĵo) — du larĝaj ĉefradoj kaj unu malgranda, malantaŭa, rezultante naz-altan sintenon sur grundo kaj kreskantan apogan funkcion, oportuna, se okazas deteriĝo de kruda, malglata surfaco.
- Mallonga deteriĝa vojo, helpante per alteriĝa helpo kiel klapoj (aleronoj), vortica generatoro, flugilaj kaneloj aŭ antaŭklapo, kiuj bonigas la malrapidan flugan karakterizaĵon, atingante pli mallongan grundan ruladon, alteriĝon.
- Tre larĝaj, malaltpremaj tundropneŭoj, ebligante surteriĝon sur subevoluigitaj areoj.
- Forpreneblaj flosiloj aŭ skioj, ebligante sur/deteriĝon sur akvo aŭ neĝo.
- Kelkaj grundaj aviadiloj estas kompletigitaj kun ekstera aerenkondukilo por plibonigi la motoran funkciadon dum malrapida flugo. Ĉe kreskanta aerfluo, ĝi helpas teni la sekuran olean temperaturon en idealaj kondiĉoj.