Guðbrandur Þorláksson
Guðbrandur Þorláksson (1541-1627) estis matematikisto, kartografiisto, kaj episkopo en Hólar, Islando. Li studis ĉe la katedrala lernejo ĉe Hólar kaj ĉe la Universitato de Kopenhago, kaj poste estis rektoro ĉe la lernejo de Skálholt, pastro ĉe Breiðabólstaður kaj episkopo de Hólar ĝis sia morto je la 20-a de julio, 1627.
Li redaktis kaj eldonis almenaŭ 80 librojn dum li estis episkopo, inkluzive de la Biblio en la islanda kaj la Islanda Leĝlibro. Li ankaŭ estas notata pro esti desegninta la unua bona karto de Islando, en 1590.
Li havis almenaŭ unu infanon, filinon nomitan Steinunn, naskiĝintan en 1571 al Guðrún Gísladóttir.
Li bildprezentiĝas sur la ne-plu-uzata bileto de 50 islandaj kronoj.
Referenco
Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio je la 6-a de aprilo, 2007.