Gyál

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyál (djAl) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Gyál, kies centro estas.

Aerfoto pri Gyál

La urbo situas sur ebenaĵo, apud Budapeŝto, laŭ fervojo kaj ĉefvojo inter Budapeŝto-Kecskemét, aŭtoŝoseo M5 kaj M0 estas ne tro for.

La komunumo estis detruita fare de turkoj. La senhoma regiono aldoniĝis al Alsónémedi. Komence da la 20-a j.c. oni disdonis parcelojn, kiuj ankaŭ budapeŝtanoj akiris. Pro najbareco de Budapeŝto kaŭzis rapidan prosperon. En 1944 la setlejo iĝis vilaĝo. Ĝi ricevis la urban rajton en 1997.

La romkatolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) konstruiĝis en 1983, la kalvinana en 1994. Ankaŭ la lokaj budapeŝtaj aŭtobusoj trafikas en Gyál.