Saltu al enhavo

György Lázár (grafo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el György Lázár grafo)
György Lázár
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1807 (1807-03-31)
en Lăzarea
Morto 24-an de aprilo 1861 (1861-04-24) (54-jaraĝa)
en Archiud
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo oficiro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

György LÁZÁR grafo [lAzAr] hungara generalo naskita en Szárhegy la 31-an de marto 1807 kaj mortinta la 24-a de aprilo 1861 en Mezőerked. Li estis la bofilo de generalo János Móga

György Lázár grafo estis de 8-a de junio majoro, komandanto de honvedbatalio 1-a, gardinto de limo Dráva, poste vickolonelo, kolonelo, generalo. Li partoprenis en la batalo de Pákozd. Post la batalo de Schwechat (30-a de okt.) estis komandanto en Pozsony. La 4-an de januaro 1849 li forlasis en Peŝto la honvedarmeon kaj prezentis sin al enveninta imperiestra armeo.